Pirates Without Borders
Piratkodekso (EO)

Piratkodekso (EO)

Piratoj estas liberaj

Piratoj amas liberecon, estas sendependaj, aŭtonomaj kaj malaprobas blindan obeemon. Ili subtenas informan memdeterminadon kaj liberan opinion. Piratoj havas la respondecon necesigitan per libereco.

Piratoj respektas privatecon

Piratoj protektas la privatecon. Ili batalas kontraŭ la pliiĝanta gvatado-manio de ŝtato kaj ekonomio, ĉar tio malpermesas la liberan disvolvon de la individuo. Libera kaj demokratia socio maleblas sen privata kaj neobservata libera spaco.

Piratoj estas kritikemaj

Piratoj estas kreemaj, scivolaj kaj ne konsentas kun la statu quo. Ili defias sistemojn, serĉas malfortajn mankojn kaj trovas manierojn korekti ilin. Piratoj lernas de siaj eraroj.

Piratoj estas sinceraj

Piratoj faras kion ili promesas. Solidareco gravas kiam temas kolektivaj celoj. Piratoj kontraŭagas la ignoremecan pensmanieron de socio kaj agas kiam morala kuraĝo necesas.

Piratoj respektas la vivon

Piratoj estas pacamaj. Pro tio ili elĵetas la mortpunon kaj la detruon de nia medio. Piratoj staras por la daŭropovo de la naturo kaj ĝiaj resursoj. Ni ne akceptas patentoj sur la vivo.

Piratoj ŝategas scion

La aliro al informoj, edukado, scio kaj sciencaj trovaĵoj devas esti nelimigita. Piratoj subtenas la liberan kulturon kaj liberan programaron.

Piratoj estas sociaj

Piratoj respektas homan dignon. Ili devontigas sin socion unuiĝintan en solidareco kie la fortuloj defendas la malfortulojn. Piratoj subtenas politikan kultoron de objektiveco kaj justeco.

Piratoj estas internaciaj

Piratoj estas parto de tutmonda movado. Ili utiligas la avantaĝojn de la interreto kaj pro tio ili povas pensi kaj agi sen limoj.